Uzantaj iloj

Retejaj iloj


seksperanturismo

Seksperanturismo

Esperanta tekstoJan SCHROEDER
Esperanta plenumoJan SCHROEDER

Teksto

Yeah
Esperanto

Renkontiĝo startas, homoj apartas
sed kiel ili fartas?
Fek! Jes pekfekunda, flirtoj abundaj
lundaj ĝis dimanĉaj
Kelkaj enuigaj, kelkaj tranĉaj
ĉiuj subŝvitaj.
En la diskejo, en la necesejo
en la estrarkunsido de TEJO.
Homoj fumas, koroj lumas,
ili babilumas kaj fingrumas.
La vorto por la sporto kun komforto,
kiu ĝustas pli bone ol torto estas

Refreno:

Seksperanturismo
ĉe ni en Esperantuj'
Seksperanturismo
animale, nun kaj tuj
Seksperanturismo
ne bankrotiĝu en bordel'
Seksperanturismo
seksumado kun kvinpinta stel'

Se vi emas, dancu la bambon
estas danco kuŝa, ne gamba
fuŝa sambo estas malbon'
fuŝa bambo donas amlecion'
Kaj en la halo, jen la balo
fambatalo, sen vualo
Ĉu ne estas ŝi skandalo?
Ne! La tuta mala, tutnormalo
Ĉinoj bruas, vinoj fluas, inoj skuas
Ŝiajn manojn kaj mamojn ŝviton gluas

Refreno

Ĉu en granda grupo kun pupo aŭ lupo?
Ĉu kaproj aŭ aproj estas via ŝatokupo?
Ne gravas, por ĉiuj ni havas
Tion kion por ŝi aŭ li plej agrablas.

Eksteraj ligoj

seksperanturismo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 05.02.2025 19:32 de tbodt