Uzantaj iloj

Retejaj iloj


demandoj_kaj_respondoj

Demandoj Kaj Respondoj

Tien metu vian demandon

Tie oni respondos

DokuWiki-o

Saluton!
Mi pensas, ke ĉi tiu retejo estas tre interesa. Dankon al vi!
Mi sendube ankoraŭ aldonos muziknotojn.
Sed mi vidas ke la vikiejo ne uzas la kurantan version de DokuWiki-o. ;-)

Fiksita! --- Алексей Кузнецов 09.06.2018 00:53

Aldono de partituroj

Ĉu oni povas aldoni partiturojn al tiu projekto ? Se jes, kiel ? En kiu formato ?
Dankon.
Filipo De Snaskerko

Eblas dum redaktado de paĝo alŝuti dosieron kaj havi ligon aŭ vidi mem la bildon sur la paĝo. Se bildo estas GIF, JPG aŭ PNG vi vidos ĝin, se alia, vi vidos ligon al dosiero. Teorie eblas alŝuti PDF-n. Nun partituroj malmultas en la kantaro kaj politiko pri ĝi ne estas ellaborita. --- Aleksej KUZNECOV 19/05/2008 05:16

Kiel uzi bildojn por plibeligi la paĝojn?

Vi povas alŝuti bildojn al la vikio kaj meti ligon al ili en paĝoj. Por tio dum radaktado de paĝo musklaku sur ilaro bildon “Aldonu bildon kaj aliaj dosieroj”, elektu nomospacon “bildoj” kaj alŝutu dosieron. Kiam vi musklakos alŝutitan bildon en paĝo aperos ligo, ekz. {{bildoj:nomo.jpg}} Vd. pli detale Formatting Syntax.

Kiel noti akordojn por ludi la melodion?

Skribu akordojn kun la teksto per fiksita tiparo. Por fari tion ekskribu ĉiun linion en duoblaj apostrofoj (''). Ekzemple vidu Primavera Tango

Kiel trovi ĉiujn kantojn de iu aŭtoro?

  1. En kampo “serĉo” skribu nomon kaj trovu.
  2. Se ekzistas paĝo pri aŭtoro, eble tie estas listo de kantoj.
  3. Sur paĝo pri aŭtoro musklaku ligon en ilaro “Ligoj tien”.

Kio estas ekzakte la celo de tiu ĉi vikio?

Mi kompreneble ĝojas pri muzika aktiveco en la interreto. Tamen permesu al mi gravan demandon: Kio estas ekzakte la celo de tiu ĉi vikio? Jam ekzistas TTT-ejoj pri tre specifaj muzikaj temoj:


“informoj pri artistoj”:
- http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-muziko (Esperanto-muziko en Vikipedio)
- http://www.ikso.net/~dew/artistadb/db/muzika_db.php (Artista datumbazo)
- kaj plie kompreneble la paĝaroj de la artistoj mem


“MP3j”:
- http://www.musicexpress.com.br
- http://www.muenster.de/~kunar (listo kun vizitindaj paĝoj kun MP3j)


“tekstoj kaj/aŭ kantaroj”:
- http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html (Literaturo en la reto)
- http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/jen_kantaro.html
- http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/kantoj.html
- http://perso.wanadoo.fr/michel.slagmulder/nikantu.htm
- http://www.angelfire.com/mo2/kantaro/


vikio pri Esperanto-muziko ne alcelu anstataŭi tiujn fontojn aŭ krei konkurencon al ili, sed ofertu ion unikan, nenie aliloke troveblan. Tio povas esti ekz. bona katalogigo de tiuj TTT-ejoj.


DĴ Kunar
http://www.muenster.de/~kunar/

Mi vidas celon de la vikio doni al e-istoj eblecon rapide trovi kantojn, plej unue tekstojn, kaj ĉion, kio ebligos al ili kanti. Vikio ankaŭ donas rimedon facilege korekti kaj aldoni novajn kantojn. Tion aliaj serviloj ne proponas.
Se diri pri Vikipedio, ĉi kantaro al ĝi helpas, ĉar Vikipedio estas enciklopedio, meti tien tekstojn ne estas taŭge, kiel mi komprenas. Nun en ĝi estas nur 5 tekstojn de plej vaste konataj kantoj.
Certe ĉi vikio ne devas anstataŭi aliajn fontojn, plej grava avantaĵo estas ebleco de efika komuna laboro. Kaj mi esperas komunumo potencas fari pli multe ol unu persono. --- Ljosxa KUZNECOV

demandoj_kaj_respondoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)