Uzantaj iloj

Retejaj iloj


interkonsento

Interkonsento

Por fari nian kantaron pli bela kaj unuanime aspekta, bv. sekvu ĉi konsilaron, kiam vi aldonas novan materialon.

Uzu etikedojn

Se vi aldonis novan kanton (ie en la kantaro), nepre aldonu minimume etikedon por aboca indekso, ekz. tag>litero_t por Tohuvabohuo, kaj etikedon por kanto {{tag>kanto}}.

La-kantonomoj

Se kantonomo komenciĝas je “La”, difinu abocan etikedon laŭ sekva vorto Ekz. “La espero” devas aperi en listo laŭ litero “E”.

Aŭtoroj

Se vi scias kiu verkis melodion kaj kiu tekston, unue nepre menciu tion. Se krome ekzistas iu notinda informo, bv. mencii ĝin.

Ŝablonoj

Ŝablonoj faras nian kantaron pli facile komprenebla kaj uzebla. En kreado de novaj paĝoj estas rekomendata uzado de ŝablonoj. Mem ŝablonoj estas ellaboritaj de vikiuzantoj, kaj se estas bezono ŝanĝi iun el ili, tion oni devas fari por progresigi la kantaron.
Listo de ŝablonoj
Por uzi la ŝablonojn, dum redaktado trovu en ilaro plej dekstran ikonon kaj musklaku ĝin.
Aperos nova fenestro kun listo de ŝablonoj. Vi povas klaki ligon por vidigi ŝablonon kun komentoj en sama fenestro aŭ klaki sur dua ligo kun “x” por kopii la ŝablonon en redakta fenestreto.

Refrenoj

Refrenon unue subskribu per vorto Refreno:, se ripetiĝas kelkfoje, ekz.: Refreno, 2-foje: , kaj poste nur skribu >Refreno anstataŭ ripeti ĝin. Ekzemple:


Ŝi lumigis kandelon, vojon montris al mi.
Ekŝajnis voĉoj laŭ la koridor', dirantaj tion ĉi:

Refreno:

Bonven`al hotelo Kalifornia!
Tiu bela lok', tiu bela vok'.

Ripetoj

Se iu(j) strofo(j) ripetiĝas kelkfoje, klinigu ilin kaj skribu post ili, ekz. (n-foje):

Mia kara amatin'
La-la-la-la
La-la-la (2-foje)

Akordoj

Aldonante akordojn menciu ilin nur unue kaj kun unua refreno.
Se estas bezono mencii akordon kun diezo, ekz. F# uzu nomon [[Fdi]] k.s.. Metu spacsignojn inter akordoj por ili staru sur silabitaj vortopartoj. Tiuokaze oni ilin ludos facile.

'' [[Em]]          [[A7]]     [[Fdi]]          [[G]]''
''din - din - don, alvokas hela stel',''

Em A7 F# G
din - din - don, alvokas hela stel',

Eksteraj ligoj

Se ekzistas iuj ligoj en la Reto rilate kun la kanto, metu ilin tielmaniere plej sube:

Familinomoj

Kiam vi enskribas novan aŭtoron, bv. menciu familinomon per majusklaj literoj, kiel estas en Vikipedio, ekz. Ljoŝa KUZNECOV.

interkonsento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)