Rimarko: komparu kun Anseraro en Danubo
En rivero la anseroj/::padelbanas sin.::/Jen ansero sur rivero, /::Joĉjo, pafu ĝin.::/
Ne mortpafos mi anseron,/::mi ja konas ĝin;::/ĝi ja estas de l’patrino/::de la amatin’.::/
Se mi pafus la anseron/::unu nur aŭ du,::/mi ne povus al ŝi poste/::jam venadi plu.::/