Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Pri Prešporku na Dunaji |
E-teksto | Miloš RAVEŇ |
MIDI | anseraro_en_danubo.mid |
Rimarko: komparu kun En rivero la anseroj
Anseraro en Danubo
plaŭde banas sin,
plaŭde banas sin.
Prenu, knabo, karabenon,
pafmortigu ĝin,
pafmortigu ĝin.
Anseraron mi ne pafos,
ja mi konas ĝin, ĝin, ĝin.
Ja ĝi estas anseraro
de la karulin',
de la karulin'.