| Muziko | tradicia litova kanto | 
|---|---|
| Esperanta teksto | Severija Marija Banaitytė kaj Rogier Huurman | 
| Tipo | nova teksto | 
La kanto aperas en la muzikalo Petveturaj Aventuroj kantita de 'Ron' (R) kaj 'Judit' (J)
R:	Mi nun stiras mian aŭton
Ni parolu poste (2×2)
J:	Kial vi ruĝiĝas?
R:	Simple mi varmiĝas
J: 	Kiu vokis vin?
R: 	Nur mia patrino.
R: 	Ĉu vi havas koramikon,
Kiu vin atendas? (2×2)
J:	Ne! Eĉ ne demandu
tio nun ne gravas.
Mondo antaŭ mi, mi
liberecon havas.
J:	Ĉu vi volas voluntuli?
R:	Tute mi ne certas (2×2)
Ĉio tro rapidas 
Lasu min prefere
Mondo min atendas,
Iru mi libere