Petveturaj Aventuroj estas muzikalo, originale verkita en Esperanto en la jaroj 2022 kaj 2023 kiu premieris kadre de la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 10-an de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio.
La sekvan vesperon de tiu IJK okazis ankaŭ alia muzikalo, nome La sorto gvidos vin. Ambaŭ estas partoj de Erasmus+-projekto.
La muzikalo daŭrigas la rakonton de Judit, venonta volontulo de TEJO, el la muzikalo June kaj kune. Je la fino de fikcia Internacia Junulara Kongreso, Judit petveturas al Ralovalo Festivalo kaj spertas diversajn aventurojn.
La jenaj 7 kantoj sinsekve aperas en la muzikalo: