Uzantaj iloj

Retejaj iloj


alvoko_al_neuxtraleco

Alvoko al Neŭtraleco

Alvoko al Neŭtraleco estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Geamikoj, mi deziras ke la vorto neŭtraleco
respegulu la sintenon plej neŭtralan,
ke ĝi ne iru en unu flankon, nek en la alian.

Samideanoj, konsilindas ke ni sidu ĉe la tablo
akceptante diferencojn de la aliaj,
emfazante kion realigas niajn revojn.

Malfacilas esti neŭtrala,
tamen ni strebu al tio
por la sano de la rondo familia.
Ni akceptu ke la kanto
havas kelkajn melodiojn,
sed pro tio la kompreno ne varios.

Preferinde ni respektu alies domojn,
ĉar la floroj tie ne samas al via domo,
temas pri malsamaj muroj kaj plafonoj.

Ke ne estu silent´ milito skribita sur papero,
ke ne estu redaktoroj kies bilanco
tute perdis la ekvilibron pro miskompreno.

Ke se iam mi diras ion
vi ne miskomprenu tion
certe tiel ne funkcios niaj celoj.

Ni akceptu ke la kanto
havas kelkajn melodiojn
sed pro tio la kompreno ne varios.

En la flaŭro kaj la faŭno de mia ĝardeno,
la naturo ĉiam deklaris sin malsana
kaj exc fieras pri nuancoj de koloroj
certe tio pliriĉigas ĝian trezoron.

alvoko_al_neuxtraleco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)