Muziko | ĉeĥa popolkanto |
---|---|
E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip |
Origina titolo | Sivá holubičko |
MIDI | kie_kolombino.mid |
/: Kie, kolombino, vi estis? :/
/: Kie viaj grizkoloraj plumoj,
kie viaj grizkoloraj plumoj forrestis? :/
/: Ilin perdis mi en la kampar', :/
/: tio estis kontraŭ vi, karulo,
tio estis kontraŭ vi, karulo, — spita far'. :/
/: Mi allogos vin per spik' de gren', :/
/: ke komplezu vi, kolombineto,
ke komplezu vi, kolombineto — al reven'. :/
/: Ni la kolombinon kaptis jam, :/
/: dume estis per muzik' festata,
dume estis per muzik' festata — nia am'. :/
/: Ludu, muzikantoj, je trumpet', :/
/: dum verdiĝas mia florkroneto,
dum verdiĝas mia florkroneto — sur kapet'. :/
/: Kiam malaperos mia kron'. :/
/: tiam ho, sinjoroj muzikantoj,
tiam dankas mi al vi por via — muzikson'. :/