Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_gxardenon_iras



Mi ĝardenon iras

E-tekstoV.Kononjuk

Ukraina popola kanto.

Teksto

A7 Dm
Mi ĝardenon iras,
A7 Dm D
Ĉevaleton tiras…
Gm C F Dm
Nur pro mia panjo
Gm A7 Dm
Sen edzino vivas.

Nur pro mia panjo,
Propran domon mian,
Knabinet’ amata
Ne vizitos iam.

Knabinet’ amata,
Mi pri vi sopiras,
Jam de multaj tagoj
Al saliko iras.

Jam dum multaj tagoj,
Noktoj kaj vesperoj
Nur pri vi, knabino,
Revas mi sincere.

mi_gxardenon_iras.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)