Muziko | aŭstralia popolkanto |
---|---|
MIDI | reiras_mi_al_jarawonga.mid |
Noto: Dum militoj soldatoj ĉiam revas pri sia hejmlando. Jen estas marŝkanto de la aŭstraliaj soldatoj.
Reiras mi kun ĝoj' al Jaraŭonga,
Mi restas tie dum tempo longa.
Reiras mi kun ĝoj' al Jaraŭonga,
Kaj ĉielo de lazur'.
Kaj tie ĉiu sonĝo realiĝos,
Dum mia vivo reestabliĝos.
Oni kantas pri Karoli' kaj Tenesi',
Sed alia lok' estas pli plaĉa al mi
Reiras mi kun ĝoj' al Jaraŭonga,
Al la land' de la kanguru'.