Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Št.R.Seemann |
Origina titolo | Bodaj by vás, vy mládenci |
MIDI | di_ordonu_ke_vin_knaboj2.mid |
Di' ordonu, ke vin, knaboj, diabloj prenu,
ĉar ne vokis vi min, ke mi danci venu:
mi ja pretis por dancado, por cimbala
mondonaco, pretis eĉ al ĝojkisado.
Mia panjo eĉ dum nokto klopodadis
rekompenci vian penon: ŝi bakadis,
/:per faruno malavaris,
bonajn kukojn ŝi preparis,
min image jam dancparis.:/
Ne ĝojigas, knaboj, via pentfarado
min postfeste, post forpaso
de l'dancado,
/:antaŭ nova dancoskizo
ne forgesu pri avizo,
eĉ se estus noktomezo!:/