Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lasu_la_malgxojon_flugi

Lasu la Malĝoĵon Flugi

Lasu la Malĝoĵon Flugi estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Esperanta plenumo (2)Amindaj
Tipo nova teksto

Teksto

Ridu, ridu, ridu, bonvolu ne plori,
Ridu, ridu, ridu, bonvolu ne plori.

Lasu la malĵoĝon flugi,
ke via haut´ komencu kanti.
Lasu la malĝoĵon flugi,
ke via haŭt´ komencu vibri.
Lasu la malĝoĵon flugi…

Inter miloj da eblecoj vi naskiĝis,
vi gajnis vian nomon, vian identiĝon.
La vivo ĉiam ĵetas vin supren,
puŝas vin malsupren, vi demandas kial,
eh, eh, eh.

Lasu la malĝoĵon flugi…

Ekvilibro estas la tikla vorto,
la plej bona strategio
kaj ni devas lerni ĝin.
Mi konsilas eviti la ŝtonojn, problemojn,
via sorto jam venas ĉi tien.
Eh, eh, eh, eh.

Lasu la malĝoĵon flugi…

Refreno:

Ridu, ridu, ridu, bonvolu ne plori (bis)

Ne, ne ploru, ne malfeliĉiĝu,
ĉiam estos momentoj por esti feliĉ´.
Intertempe rigardu la ĉielon,
aŭskultu mian kanton kaj restu tranvil´.
Eh, eh, eh, eh.

Lasu la malĝoĵon flugi
´ke via haŭt´…

Lasu ke ĝi flugu kiel unu kolombo,
kiel unu mevo, kiel la hirundo, lasu ke ĝi flugu.

lasu_la_malgxojon_flugi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)