Amindaj estas studenta esperantlingva muzikgrupo el Kubo, kiu debutis per serio de koncertoj dum la sinsekvaj 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano kaj 66-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (2010). La grupo formiĝis dum 2009 en Contramaestre (Santiago de Kubo), danke al iniciato de la instruistino Graciela Morgado Rodríguez.