Kial Vi Silentas estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.
Muziko | Julián Hernández |
---|---|
Esperanta teksto | Julián Hernández |
Esperanta plenumo | Julián Hernández |
Esperanta plenumo (2) | Amindaj |
Tipo | nova teksto |
Kial vi silentas, kamarado?
Kial vi silentas, kial vi silentas?
Refreno:
Ho, diru ion, kamaradino,
Ho, diru ion, por la publiko.
La silento estas sinteno,
ankaŭ ĝi estas armilo,
povas helpi kaj malhelpi,
tio dependas de la hor´.
Kial vi silentas…
La riĉeco de la homoj
estas la interparolo.
Oni neas, oni jesas,
oni gestas per la vort´.
Kial vi silentas…
Kompromisojn vi ne faros,
oni ne kulpigos vin.
Vi esprimos viajn sentojn,
vi estas unu inter ni.
Kial vi silentas…
Refreno:
Oh,oh, oh, oh, oh, oh…