Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aventuroj

Aventuroj

MuzikoTele Bim-Bam
Esperanta tekstoSeverija Marija Banaitytė kaj Rogier Huurman
Tiponova teksto
Originala titoloMane Barė
Originala plenumoTele Bim-Bam

La kanto aperas je la komenco de la muzikalo Petveturaj Aventuroj kantita de 'Judit'.

Teksto

Vojaĝ’, ekiras mi, ĉio en dorsosak’.
Kongres' jam finiĝis, antaŭ mi longa tag’
Amik’ post renkontiĝ' revenas hejmen for.
Eku! Al nova viv'!
Mi ne plu volas esti senhejmulo!

Refreno:
Petveturoj, aventuroj tuj, tuj, tuj!
Iri sen map’, mi certe vidos pli
Festivaloj, voluntuloj en oficej’:
TEJO donis celon al mi!
TEJO donis celon al mi!

Voldom' en Volontuluz’, nova hejmo por mi.
Studi mi ne volas, labori eĉ malpli.
Poste kion fari? Ni vidu post la jar’.
TEJO protektas min, ĉar mi estos la nova voluntulo!

Refreno:
Petveturoj, aventuroj tuj, tuj, tuj!
Iri sen map’, mi certe vidos pli.
Festivaloj, voluntuloj en oficej’:
TEJO donis celon al mi!
TEJO donis celon al mi!

Kanto

Eksteraj ligoj

aventuroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)