Uzantaj iloj

Retejaj iloj


linioj

Linioj

Versoj de Persibiŝi Ŝelli, rusa varianto de Ign. IGNATOVSKIJ, muziko de A. SUĤANOV, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Kiam lampo rompiĝas,
La fajron estingas mallum',
Kiam liut' elbrakiĝas,
La kord' ne sonoras - nur zum',
Kiam ŝtorm' ektrankvilas -
“Ĝis” al ĉielarka kolor',
Kiam vortoj similas,
Paliĝas pri ili memor'.

Sen lampo ne longe prokrastis de l'fajr' agoni'
Kaj kant' eksilentis, post kiam mutiĝis anim',
En kiu nokt' himnojn komponas kun vent' en ruin'
Kaj ondoj eterne bastonas en la mara sin'.

Ne estas ŝirmitaj du koroj de ĉies rigard'
Kaj la profetaĵo al unu el ili - ponard'.
Ho amo, vi bone ja sciis pri nia ĥimer',
Do kial vi nestas en koroj kun tia toler'?

Sed koro laciĝos pli ol korvo dum uragan'
Kaj trompos racio: Ne maro, sed fatamorgan'.
Ĉevronoj putriĝis, ĉiela falegas tegment'
Kaj mankas azil' kontraŭ vintra pluvego kaj vent'.

linioj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)