Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ranetoj

La Ranetoj

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Longe, longe, for al nordo
En la sveda ĉefa marĉo
Loĝas ĝoja popoleto - la Ranetoj.
Ili ŝatas renkontiĝi
Kaj babili pri vojaĝoj
En malseka loko ie, familie.

Por aspekti pli seriozaj
Multaj portas okulvitroj
Kaj kapjesas kun mienoj signifplenaj.
Ofte flaras ili florojn
Kaj okulojn duonfermas
Ĝuas ili tiel forte - preskaŭ mortas.

Refreno:

Kiam suno malaperas
Kiam pluvas dematene
Ili la ombrelojn prenas
Kaj promenas.

Kaj vespere en la saŭno
Ili sidas kun biero
Revas pri aliaj marĉoj, pri vojaĝoj.
Kaj muzikon ili ŝatas
Kelkaj eĉ gitaron ludas
Kvakas ili tiom kore, ĉiuj ploras.

Refreno:

Eĉ gazeton ili havas
Belan kva- kva- kvak- folion
Temo estas ĉiam sama
Nur pri amo!

Jes, rapide tempo kuras
Tag' post tago, jar' post jaro
Kelkaj iĝis veteranoj, saĝaj ranoj!
Ankaŭ mi ĉe ili estis
Kaj mi povas rekte diri
Ŝatas mi la muzeletojn de l'ranetoj!

Refreno:

Kiam suno malaperas
Kiam pluvas dematene
Ili la ombrelojn prenas
Kaj promenas.
ranetoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)