Uzantaj iloj

Retejaj iloj


grava

Grava

KantasEsperanto Desperado
MuzikoAmiro (Amir HADZIAHMETOVIC)
TekstoAmiro

Teksto inspirita de poemo 'Bone estus ne rebati' de Attila Jozef

Teksto

Kiam estas ni, kiam estas ni batataj,
bone estus pli, bone estus ne rebati,
nek permane, nek pervorte, ne rebatu, amu forte (2-foje)

Refreno:

ĉar…Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

Kun animo mia, longe devus mi disputi,
al malbono fia, kiel agi ĉu rebati, sed
je l' komenco estis vorto, ĝis la fino, ĝis la morto (2-foje)

Refreno:

ke…Grava estas … (kaj lastfoje)
pere de la lingvo esperanto
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

Eksteraj ligoj

grava.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)