Uzantaj iloj

Retejaj iloj


auxtuno

Aŭtuno

Muzikolitova popolkanto
E-tekstoVytautas ŠILAS
MIDIauxtuno.mid

Teksto

C F G7 C
Trans fenestro mia pluvaj gutoj ploras,
C F G7 C
paŝtisteto fluton ludas dum vesper'.
F G7
Iros mi la korton, ŝiros lastan floron,
C F G7
la korolon lastan sur aŭtuna
C
ter'.
(2-foje)

Ĉe l'pordet' ne ploru, vane atendante,
mi jam ne venados al la rendevu',
plu kanzonojn belajn mi al vi ne kantos
kaj la amajn vortojn ne ripetos plu. (2-foje)

Jam sufiĉas amo, jam sufiĉas vortoj,
ĉar alio logas al la urbo vin.
Mi prefere amos la vilaĝon forte,
venton - vagabondon, kiu kisas min. (2-foje)

auxtuno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)