Peto estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.
Muziko | Julián Hernández |
---|---|
Esperanta teksto | Julián Hernández |
Esperanta plenumo | Julián Hernández |
Esperanta plenumo (2) | Amindaj |
Tipo | nova teksto |
Mi petas tiun pecon de via vivo,
tiun parton kiu feliĉigas min,
mi petas la muzikon de via animo,
mi petas vian someron kaj ne pli.
Mi petas la precizan ĝustan vorton,
tiun frazon kiu ĉiam difinas min,
mi petas la konsilon de viaj lipoj,
mi petas viajn zorgojn kaj ne pli.
Nur viaj konsiloj savis min de la detru´,
Tial mi restis en silent´.
Vi apudis min.
Nur viaj flugiloj portos min
ĝis la lulil´,
tie mi dormos ĝis la fin´
vi estos kun mi.