Uzantaj iloj

Retejaj iloj


decidemu

Decidemu

MuzikoJohannes Mueller
Esperanta tekstoJohannes Mueller
Tiponova teksto
Originala plenumoJohannes Mueller
Originala tekstoJohannes Mueller

Teksto

Longas la trakoj de la fervojo
Rigardas mi la relojn el la vagono
Ili brilas en la sun'

Veturas la trajn' en la sunkrepusko
restas daŭre tempo ĝis la eltrajniĝo
Espero kaj fortun'

Mi ne certas, ĉu mi volas alveni al la celstaci'
ĉar mi tute ne scias kio min atendas je la fin'

Refreno:

Ĉu vi volas
akompani min
Eĉ se la destin'
Tute ne certas

Kaj ni ne scias
kion trovos ni
kaj ĉu ajna vizi'
iam veriĝas

Decidis mi forlasi la kutiman vivon
Elprovi ian novan alternativon
Eble estas tio ĉi la naiv'

Ne povas mi returni nun la direkton
La trajno veturigas min ĉiam rekten
rekten al mia nova viv'

Foje venas duboj kien gvidas la vojaĝ'
sed mi ankaŭ scivolemas pri la sekva paĝ'

Refreno:

Fojfoje mi pensadas pri la pasinteco
pli indas okupiĝi pri la estonteco
vi havas ĝin en via man'

Ne ĉiam ĝi alvenas laŭ la plano
Sed foje bezonatas iom da kuraĝo
por danci sur vulkan'

Foje mi demandas min ĉu mi estas sur la ĝusta trajn'
Sed iri nun inversdirekten ne utilas iel ajn

Refreno:

Eksteraj ligoj

decidemu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)