Uzantaj iloj

Retejaj iloj


polemiko

Polemiko

MuzikoLynn Clark
Esperanta tekstoRogier Huurman
Tiponova teksto
Originala titoloSend the boats away
Originala tekstoLynn Clark

La kanto aperas en la muzikalo Petveturaj Aventuroj kantita de 'Judit', 'Ron', 'Brian' kaj 'Klaŭs'.

Teksto

Ron:
Vidis mi unue vin kun ŝildo laŭ la voj’
Tra la mond’ vojaĝis ni, kun granda ĝu’ kaj ĝoj’
En okuloj viaj laŭ mi reciprokas ŝat’
Kaj se ne pro Brian, estus nun jam rezultat’

Judit:
Ne konfesu vi nun ke, vi volas min pro am’
Ĉu vi ĉiam volis pli ol nura akompan’?
Ĉar eĉ se mi ŝatas vin, ja nur kiel amik’
Kion devus fari mi, en tiu polemik’?

Brian:
Ho, neniu traktu vin per tia malrespekt’
Admirinda estas vi, kun granda intelekt’
Realiĝu paco laŭ la mia mondvizi’
Tiel bela estos vivo, kune mi kaj vi

Judit:
Ne konfesu ankaŭ vi, ke vi volas min pro am’
Ĉu vi ĉiam volis pli ol nura akompan’?
Ĉar eĉ se mi ŝatas vin, ja nur kiel amik’
Kion devus fari ni, en tia polemik’?

Judit:
Mi ne estas nur premi' en stulta ambatal’
Volontulo estos mi, por propra ideal’
En la TEJO-domo nun laboros mi kun Klaŭs
Romantike klaĉi dum komuna kafopaŭz’

Klaŭs:
Vi ja vere flatas min, per via amkonfes’
Vi nenion volus pli ol mia ampromes’
Sed eĉ se mi ŝatas vin, ja nur kiel amik’
Do amikoj restu ni, sen plia polemik’

Eksteraj ligoj

polemiko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)