Ĉie estas amo estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.
Muziko | Julián Hernández |
---|---|
Esperanta teksto | Julián Hernández |
Esperanta plenumo | Julián Hernández |
Esperanta plenumo (2) | Amindaj |
Tipo | nova teksto |
Kie ni povas trovi amon, kie ni povas serĉi ĝin.
Kie ni povas trovi amon, kie ni povas serĉi ĝin.
En tiuj infanoj kiuj demandas kaj ludante ĉiam lernas
En tiuj rigardoj kiuj feliĉigas nin.
En tiuj amikoj kiuj salutas kaj kies kritikoj ĉiam helpas
En tiuj manoj kiuj kore atentas nin.
Refreno:
Tie ni povas trovi amon, tie ni povas ĝui ĝin,
Tie ni povas trovi amon, tie ni povas ĝui ĝin.
En la devo ĵus plenumita kaj en la celo jam atingita,
En tiuj taskoj kiuj morgaŭ atendos nin.
En la brakoj de la virino la ĉiama apogo de la patrino,
En la agrablaĵoj kiuj estas ĉirkaŭ ni.
Refreno:
Ĉie ni povas trovi amon, ĉie ni povas ĝui ĝin.
Ĉie ni povas trovi amon, ĉie ni povas ĝui ĝin.
Refreno:
La ra la la la la la, la ra la la la la la
Ĉie.