Muziko de Mozart kiam li estis infano, tradukis Louise BRIGGS
Alilingvaj versioj: angle “Twinkle twinkle little star”, hispane “Brilla brilla estrellita”.
Brilu, brilu, eta stel',
Diamanto en ĉiel'!
Diru, kio estas vi,
Tiel alta super ni?
Brilu, brilu, eta stel',
Diamanto en ĉiel'!
Kiam suno estas for,
Antaŭ brilo de Aŭror',
Venas via lumigil',
Kara eta nokta bril'.
Brilu, brilu, eta stel',
Diamanto en ĉiel'.
Vojaĝanto dankas vin,
Ĉar vi nokte gvidas lin.
Ĉu la vojon vidus li,
Se ne brilus tiel vi?
Brilu, brilu, eta stel',
Diamanto en ĉiel'.