Uzantaj iloj

Retejaj iloj


montoj_valoj_la_arbar

Montoj, valoj, la arbar'

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloHory, doly, černý les
MIDImontoj_valoj_la_arbar.mid

Teksto

/: Montoj, valoj, la arbar',
montoj,valoj, la arbar', :/
/: mi ne vidis l'amatinon
en kampar', en kampar! :/

/: La vidintoj diru jam,
la vidintoj diru jam, :/
/: ke la koro konsoliĝu
en la am', en la am'! :/

/: Mi ŝin vidis en ĝarden',
mi ŝin vidis en ĝarden' :/
/: inter bela verda floro,
rosmaren', rosmaren'. :/

/: Ŝi deŝiris rozojn du,
ŝi deŝiris rozojn du, :/
/: metis en de Joĉjo liton
sen la bru', sen la bru'. :/

/: Kaj li bele dormos nun,
kaj li bele dormos nun, :/
/: li alvenos danki al vi :/
antaŭ sun', antaŭ sun'. :/

montoj_valoj_la_arbar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)