Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_ploru_kara_mia

Ne ploru kara mia

Ne ploru kara mia estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Esperanta plenumo (2)Amindaj
Tipo nova teksto

Teksto

Se la ĝardeno en kiu vi loĝas jam ne floras,
se la suno iam ne brilas en via somer´,
se la manoj subtenintaj vin ne estas,
se kritiko estas truo en via silent´ .

Refreno:

Ne, ne, ne ploru, kara mia,
ne, ne, ne ploru, kara mia,
ĉar estas virtoj, kara mia,
ĉar estas vivo, kara mia.

Se la rido iam minacas kun foriro,
se ies okuloj vin rigardas kun mizer´ .
se la pensoj de viaj amikoj vin forgesas,
se la lito estas danĝero por via rest´ .

Ne, ne, ne ploru, kara mia…

Se la reago kiun vi atendis ne realiĝis,
se la atento meritinda iris for,
se iu venis kaj skuis vian paciencon,
kaj detruis la konkordon de via ĉiel´ .

Ne, ne, ne ploru, kara mia…

Kiam la oftaj vizitantoj plu ne venos,
kiam la mateno anstataŭ lumo estos malhel´ ,
kiam la respondo de via spegulo ne estos promeso,
kiam la kandelo de via koro fariĝos rev´ .

Refreno:

Ne, ne, ne ploru, kara mia,
ne, ne, ne ploru, kara mia,
ĉar estas virtoj, kara mia,
ĉar estas vivo, kara mia.


Ne, ne, ne ploru, kara mia,
ne, ne, ne ploru, kara mia,
ĉar estas vivo, kara mia,
kaj se estas vivo, estas esper´.

ne_ploru_kara_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)