Teksto Muziko | Rui Miguel CASTRO |
---|---|
E-teksto | António MARTINS |
1992.05
Ne helpas min ebriiĝi per vodko,
ja ne per ĝino mi forgesos vin…
Mi haŝiŝumis,
pilolojn glutis
ĝis kompleta freneziĝ'!
Ne rezultis per viski',
per virinoj ankaŭ ne:
Nur per kokaino
mi formetos vin el mia kor'!
Refreno:
Nur per kokaino,
nure kokaine;
malfacilas daŭri plu
- ĉiam kokaino
- mi bezonas iun
por forigi vin el mia vivo!
ĉu ĉi-foje
mi renkontos la anĝelojn?
Ja ĉi-foje
mi survojas al tomb':
kaj jen per kokaino
mi formetos vin el mia kor'!
Ne helpas vesperiĝa torpor'
el mariĥuana fum':
ja vi ne revenos plu.
Mi trovis la ĉarmon
de alia virin'
kaj sekse ŝi sin donas
kaj diras “Mi volas vin!”
Sed frue tre frue revenis
plej desperiga angor':
nur per kokaino
mi formetos vin el mia kor'!
Refreno