Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperanton_lernas_ni

Esperanton lernas ni

MuzikoIbsen Poulsen
Esperanta tekstoP. Th. Justesen
Tiponova teksto

Teksto

Esperanton lernas ni.
Bela lingvo estas ĝi.
Ni ĝin uzos en estont',
korespondos kun la mond'.

Nin komprenas samlandan',
sed neniu indian'.
Tial lernu lingvon ĉi!
Komprenilo estas ĝi.

Greko, turko kaj japan'
kaj la ruĝa indian',
ĉiu en la mond' naci',
studu lingvon kiel ni!

Tiam ni komprenos nin,
ĉiu viro kaj virin',
ĉu nigrulo, ĉu flavul',
ĉu knabet' en Istanbul'.

Pli stabila estos pac',
malpli ofta mortminac',
kiam lingvon havos ni
por la mondkonversaci'.

esperanton_lernas_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)