Muziko | ŝvaba popolkanto |
---|---|
E-teksto | Zanoni |
Origina titolo | Mädle ruck, ruck, ruck |
Ĉarmulin’, ho venu tuj al mia koro,
Mi ja tre amas vin, vi dolĉa floro,
Kun la freŝa vango
Kiel lakt' kaj sango,
Vi ridetu sune,
Kaj ni restos kune.
Ĉarmulin', ho venu tuj al mia koro,
Mi ja tre amas vin, vi dolĉa floro.
Al okuloj miaj vi trankvile fidu,
Por ke miraklon vi en ili vidu:
En pupilo mia
Jen la bildo via!
Ĝi interne estas
Kaj por ĉiam restas!
Al okuloj miaj vi trankvile fidu,
Por ke miraklon vi en ili vidu!
Vi edzino mia estu en honoro,
Alie ĉiu celo — sen valoro.
Mi nur vin deziras,
Aŭ militon iras.
Sen vi vivo mia
Estus iluzia.
Vi edzino mia estu en honoro,
Alie ĉiu celo — sen valoro!