Amegas mi vagadi tra monteta region’,
Mi marŝas kaj kantadas kun tornistro kaj baston’.
Refreno:
Valderi, valdara, valdara, valdeha ha ha ha ha ha,
Valdari, valdara,
tornistro kaj baston’.
Amegas mi vagadi ĉe rivera bela lok’,
Ho, kantu ni, ĝojkantu ni, ripetas ĝia vok'.
Refreno
… … … ripetas ĝia vok'.
Do, svingas mi la manon al amikoj en kampar',
Kaj merloj pepas apud mi en bela aŭkupar’.
Refreno
… … … en bela aŭkupar’.
Dum montvagad' en alta blu’ ĝojigas min alaŭd’,
Per dolĉa kanto indas ĝi je tuta bird-aplaŭd’.
Refreno
… … … je tuta bird-aplaŭd’.
Ĝuegas mi kantadon pli dolĉplena ol miel',
La Eternulo lasu min glorkanti sub ĉiel’.
Refreno
… … … glorkanti sub ĉiel’.