Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_baleno_de_askalon

La „Baleno” de Askalon'

AŭtoroVictor von Schefiel (1854)
E-tekstoWally Cuno
Origina titoloIm schwarzen Walfisch zu Askalon

Teksto

En la „Baleno” de Askalon' tri tagojn trinkis hom',
/: Ĝis kiam apud tablo li kuŝadis en la dom’. :/

En la „Baleno” de Askalon' la mastro kriis: „Pro Di’!
/: Li trinkas pli da Baktra brand', ol povas pagi li;” :/

En la „Baleno” de Askalon' jen estis al trinkul'
/: En kojnskrib' sur ses brikoj nun donata la kalkul’. :/

En la „Baleno” de Askalon' la gasto diris: „Ve!
/: La monon mi elspezis en gastej' de Ninive’!” :/

En la „Baleno” de Askalon', jen je la kvara hor'
/: Servisto el Nubio lin el domo ĵetis for. :/

En la „Baleno” de Askalon' estimon trovas gast',
/: Nur se li la fakturon jen tuj pagas sen prokrast'. :/

la_baleno_de_askalon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)