Uzantaj iloj

Retejaj iloj


oni_jam_cxevalon_gvidas

Oni jam ĉevalon gvidas

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloUž mně koně vyvádějí
MIDIoni_jam_cxevalon_gvidas.mid

Teksto

Oni jam ĉevalon gvidas,
al mi selas ĝin sen pet',
/: oni jam ĉevalon gvidas,
sonas voĉo de trumpet'. :/

Ĉesu seli ĉevaleton,
de muziko estu fin',
/: ĉesu seli ĉevaleton,
mi adiaŭ diros vin. :/

Antaŭ ĉie al la panjo,
kiu edukadis min,
/: due por sincera amo
al amata karulin'. :/

Mi vin dankas, mia panjo,
por eduko dankas kor',
/: mi vin dankas, karulino,
por de l'amo bela flor'. :/

oni_jam_cxevalon_gvidas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)