Aŭtoro | Ludwig Uhland (1809) |
---|---|
E-teksto | Bernhard Loesche |
Origina titolo | Ich hatt' einen Kameraden |
Mi havis kamaradon,
Fidela estis li.
Bataltambur' sonadis,
Ĉe flanko li marŝadis
/: Sampaŝe apud mi. :/
Subite kuglo flugis;
Al kiu celis ĝi?
Atingis lin la sorto;
Fidela ĝis la morto
/: Li kuŝis apud mi. :/
Lastfoje lia mano
Ekpremis dum pafad'
La mian ĵus ŝargantan:
„Vi restu min amanta
/: Eterne kamarad'.” :/