Uzantaj iloj

Retejaj iloj


redonu_mian_monon

Redonu mian monon!

E-tekstoNovulo

Teksto

La kapitalistoj trans maro
La kapitalistoj ĉe ni,
La kapitalistoj nun ĉie
Rabadas la monon de mi.

Koruso:

Mian monon, ili redonu al mi, al mi;
Mian monon, ho! devos redoni al mi!

Ja tuta la laboristaro
En iu ajn parto de l’mond'
Suferas pro sama mizero:
Ĉu estas ne granda la hont'?

Ke mortis la kapitalistoj,
Lastnokte mi sonĝis: kun mir'
Kaj lasis por gelaboristoj
Riĉaĵojn laŭ ĉies dezir'.

Batalu, amikoj trans maro!
Batalu, amikoj ĉe ni!
Por bono de l’laboristaro
Reprenu la monon por ni!

redonu_mian_monon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)