E-teksto | Arjen-Sjoerd de VRIES |
---|---|
Kantas | Akordo |
Origina titolo: Barka
Arde ĉe maro ŝi gvatas,
kvankam pluvo kaj vento ŝin batas;
sen ĉes' rigardas al horizonto.
“Vi povas, maro, ĉion ajn preni;
unu ŝipon tamen lasu reveni.
Baldaŭ portu al haven' mian karan,
finu longan atendadon amaran.”
Ŝin alparolis maristo
kun vizaĝo tordita de tristo.
“Vian amaton vi jam ne vidos.
Min ŝtormo de l' ferdeko forblovis,
li postsaltis, min forlasi ne povis.
Dum kuraĝe li al savo min portis,
mem en frida oceano li mortis.”