Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vladimir_soroka

Vladimir Soroka

Volodimir SOROKA (ukraine Володимир Сорока, en sovetiaj tempoj ofte Vladimir Soroka, naskiĝis la 23-an de septembro 1959 en Leningrado, la nuna Sankt-Peterburgo, do nun 64-aĝa) estas ukrainia esperantisto, kantisto kaj gitaristo, kiu kreskis en Poltavo kaj post kelkaj jaroj en kaj apud Stokholmo ekde 1989, nun vivas en Kievo. Li esperantiĝis en vintro 1979/1980. En 1990 li publikigis la albumon “Destin'”. Li estas ĉefa komponisto por “Inspiro”, Esperanto-ensemblo el Poltavo, Ukrainio. Volodimir Soroka verkis interalie la kantojn “Ni renkontiĝos”, “Nokto ploras” kaj “Karteta dometo”, kiuj konsideriĝis kvazaŭ himnoj de la Sovetia Esperantista Junulara Movado. Lia partnerino kaj kunlaborantino Oksana kaj la intertempe plenaĝa filo Artem, ankaŭ muzikisto, same parolas Esperanton.

Eksteraj ligoj

Volodimir_Soroka - Vikipedia artikolo

vladimir_soroka.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)