Muziko | TIK |
---|---|
Esperanta teksto | Dmytro Kovtoniuk |
Tipo | nova teksto |
Originala titolo | Олені |
Originala plenumo | TIK |
La kanto aperas en la muzikalo Petveturaj Aventuroj kantita de 'Brian'.
Ja mi estas ul’ kun sola okul’
Kun vido pli profunda ol akra trompul’
Mi sonĝis flugi en spac’ super la tero,
Kaj vekiĝi kun urĝo kaj destino etera
Mia patro mortis kaj mi estis sola,
Li lasis al mi monojn kaj saĝojn konsolajn
Tra malfacilaj tagoj, mi restis kuraĝa
Sed mi decidis lasi mian hejmon supraĵa
Refreno:
Prosperi, devas ni prosperi, daŭre vivi
Ni havas nur la vivon, negrave opinio
Prosperi, por esper’ necesas daŭre vivi, prospeeeri
Ĉiumatene al ĉiel’ mi rigardas
Renkonti novajn homojn, viva cel’ mia granda
Ĉar mondo estas unu, ni ne havas plian
Problemo via estas problemo mia
Mi vojaĝas multe kaj konstruas rilatojn,
Mi estas memstara kun multege da riĉaĵoj
Mi lernis la valoron de teamlaboro,
Se esperon vi havas plu en via koro
Refreno
Ja sola mi estis, ĝis Esperanton mi lernis
Patro diris venu, poste diris ĝis!
Okulo ne sufiĉis por tion antaŭvidi
Sed tio, kio restas nun, estas ….
Refreno