Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_sorto_gvidos_vin

La sorto gvidos vin

La sorto gvidos vin estas muzikalo, originale verkita en Esperanto en la jaroj 2022 kaj 2023 kiu premieris kadre de la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 11-an de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio. La muzikalo daŭras ĉirkaŭ unu horon.

La antaŭan vesperon de tiu IJK okazis ankaŭ alia muzikalo, nome Petveturaj Aventuroj. Ambaŭ estas partoj de Erasmus+-projekto.

Tri esperantaj muziksteluloj, knabino akompanata de sia patro kaj laborevitema knabo iras al esperanta kongreso. Ili ĉiuj hazarde renkontiĝas en la trajno, sed ĉu vere hazarde? Eble la sorto kondukis al ilia renkontiĝo. Ĉu la kaŝita amo de Julia fariĝos realo? Ĉu Harry sukcesos teni siajn mensogojn kaŝitaj de sia ĉefo George? Ĉu la muzikgrupo “la Juveloj” disfalos tuj antaŭ la koncerto dum la kongreso? Ni povas nur esti certaj, ke la vojaĝo multe influos iliajn vivojn.

Kantoj

Eksteraj ligoj

la_sorto_gvidos_vin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 04.03.2024 13:14 de cyril_s