Muziko | Tobiasz Kubisiowski |
---|---|
Esperanta teksto | Tobiasz Kubisiowski |
Tipo | originala |
Estas la malferma kanto de la muzikalo La sorto gvidos vin, kantita de ĉiuj ĉefaj roluloj.
Dan, Kim, Tom, Julia, Ĝorĝ, Hari
Bonvenon al nia trajno.
Jen komenciĝas la karavano al kongreso
Esperantista.
Kion portos nova tag’?
Dan, Kim kaj Tom
Al la kongreso ni iras
Ne plene preparitaj
En la trajno
Ni devas esti spritaj
Ĝorĝ kaj Julia
Al kongreso ni iru
Malgraŭ motorpane’
Julia
La paĉjo eĉ ne scias ke
Mi enamiĝis tre.
Ĝorĝ
Sed en trajno kun vifio
Pretos mia kompanio
Por labor’ distanca
Jen mi!
Hari
Mi esperas ke dum la vojo
Li ne rimarkos min.
Dan, Kim, Tom, Ĝorĝ, Hari
Bonvenon en nia trajno
Al la kongres’
Julia
La celo estas fora
Sed la sorto gvidos niajn korojn
Dan, Kim, Tom, Ĝorĝ, Hari
Bonvenon en nia trajno
Al la kongres’
Julia
Ni ne estos solaj
En ĉi tiu tago kaj en ĉiu plia
Dan, Kim, Julia, Ĝorĝ, Hari
Bonvenon en nia trajno
Al la kongres’
Kim
La sorto perdigos post moment’
Dan, Kim, Julia, Ĝorĝ
Bonvenon en nia trajno
Al la kongres’
Kim
Kiel trajno ĝi gvidos nin
Dan, Kim, Julia, Ĝorĝ
Bonvenon en nia trajno
Al la kongres’
Hari
Dum la tag’
Dum la nokto’
Dan, Kim, Tom, Julia, Ĝorĝ
Bonvenon en nia trajno
Al la kongres’
Hari
Daŭros nia vojaĝ’
Julia
Ĉu ŝanco aŭ hazard’
Dan
Jen brulas nia ard’
Julia
En ĉiu amrigard’
Dan
Rapide do, sen tard’
Julia
En lundo aŭ en mard’
Dan kaj Julia
La sorto gvidu vin
Dan, Kim, Tom, Julia, Ĝorĝ, Hari
Komenco aŭ la fin’
Parolu la destin’
La sorto gvidu nin.