Uzantaj iloj

Retejaj iloj


naskigxis_por_ludi

Naskiĝis por Ludi

MuzikoCarlos DEVIZIA
Originala tekstoCarlos DEVIZIA
DiskoBizara Lando

Alia nova versio el malnova kantaĵo. Ĝi estas bazita sur desegno farita de argentinano Jorge Fantoni, kiu ankaŭ faris la kovrilon de la KD Bizara Lando. Originale mi pensis ĝin kiel kordkvarteto, sed fine mi decidis fari ĝin per sinteziloj. La teksto originale estis en angla lingvo kaj mi esperantigis ĝin.
--- Carlos Devizia

Teksto

Ili ne toleras vidi min libera.
Ili ne ŝatas mian sinceran ridon.
Ili malamas tion, kio mi estas
kaj neniam komprenos
ke mi naskiĝis por ludi.
Kelkaj homoj naskiĝis por mortigi,
kaŭze de tio ili estas mortoj en vivo.
Aliaj naskiĝis por gajni,
tamen vivas malvenkataj.
Ili deziras esti ĉefoj
kaj sole Unu meritas tiu ĉi nomo,
kaj pro Tiu, la nomo estas Dio.
Se vi ricevas monon
por fari neion en oficejooni diras ke vi estas laboristo
Se vi faras tion, kio estas via pasio,
kvankam ĝi neniam riĉigos vin,
oni diras ke vi perdas vian tempon.
Sed, mi ne trinkos ilian venenon.
Mi ne vendos mian vivon,
mi ne luigos mian animon
kaj dum ili interŝanĝos vivon,
por ricevi monon
mi ludos kiel infano
kaj vivos kiel homo.

Eksteraj ligoj

naskigxis_por_ludi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)