Origina titolo: Yo vendo unos ojos negros
Mi vendas okulojn nigrajn,
kiu volas aĉeti?
Mi nun vendas ĉar, sorĉemaj,
ili katenigis min.
Refreno:
Pli mi vin amus,
vin amas mi,
kaj la tutan nokton pasigas
ame sopirante vin. (2-foje)
Perfidaj okuloj nigraj,
ne tiel rigardu min,
tiel gajaj por aliaj,
kaj tiel tristaj por mi,
Refreno
Ĉiam ĉe malgaja stato
mi iras al mara rand'
por demandi al la ondoj
ĉu tie vi estis, am'.
Refreno