Originalaj teksto kaj muziko | Tim HUGHES |
---|---|
Esperanta teksto | Roberto PIGRO |
Esperanta plenumo | neniu |
Tipo | traduko / adapto |
Originala plenumo | Hillsong |
Lum' de la mondo
Mallumen vi venis
Igis min vidi refoje
Belo, kiu igis
Ĉi koron vin ami
Rev' pri iu viv'
Apud vi
Tie ĉi mi vin laŭdas
Tie ĉi mi min klinas
Tie ĉi mi veneras
Vin mian Dion
Vin perfektan amon
Vin fidindan patron,
Vin tute mirindan
Koron mian
Reĝ' de ĉiu tag'
Tiel alte reganta
Plena de glor'
En la ĉiel'
Vi kreis la teron
Kaj iam tien venis
Iĝis malriĉa
Por ni
Tie ĉi mi vin laŭdas
Tie ĉi mi min klinas
Tie ĉi mi veneras
Vin mian Dion
Vin perfektan amon
Vin fidindan patron,
Vin tute mirindan
Koron mian
Neniam konos mi
Kiom kostis al vi
Mian pekon vidi
Sur tiu via kruc'
Voku la nomon de Di'
Jen la voj'