Muziko | Carlos DEVIZIA |
---|---|
Originala teksto | Carlos DEVIZIA |
Disko | Bizara Lando |
Por tiu ĉi kantaĵo mi uzis melodion kiun mi kreis je la fino de la jaroj 80 aŭ komence de la jaroj 90. Mi ŝanĝis kelkajn partojn de la melodio kaj kreis tekston en esperanto. Tiu teksto temas pri libereco, kaj ĉar libereco devas esti por ĉiuj, ĉie, mi decidis uzi diversajn voĉojn anstaŭ unu gvidanta voĉo. Do oni trovas tie ĉi teksturon faritan el voĉoj de diversaj personoj: infanoj, plenkreskuloj, viroj, virinoj… La voĉo kiu kantas estas mia, la voĉoj kiuj parolas estas de Mara Causin, Franco Devizia, Silvana Meneghello kaj Gialma Causin.
Por fari la videon mi uzis diversajn filmojn kaj bildojn el publika havaĵo, kaj poste mi prilaboris ilin.
--- Carlos Devizia
Ĉiam intenci
Krozi landlimojn
Ĉiam kuraĝi
Jes, ĉiam
Tio estas vivi
Tio estas kredi
Estas ekzisti
Tio indigas
Kaj trankviligas
Donas la pacon
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon
Iri antaŭen
Lerni ĉiutage
Havi konfidon
En vi
Tio estas ami
Tio estas voli
Estas ilumini
Venki la nokton
La senlumecon
La konfuzaĵon
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon
Ĉiam esti aperta
Forgesi la timon
Esti humila
Via Koro
Tio estas vidi
Tio estas senti
Estas kompreni
Kapti emociojn
Kaj sensaciojn
Por via animo
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon