Uzantaj iloj

Retejaj iloj


volontulo_de_tejo

Volontulo de TEJO

MuzikoTobiasz Kubisiowski
Esperanta tekstoTobiasz Kubisiowski
Tipooriginala

La kanto aperas en la muzikalo La sorto gvidos vin kantita de 'Hari'. Ĝi temas pri realisma priskribo de la kialoj pro kiuj oni iĝas volontulo de TEJO, kaj de la vivo en Roterdamo kiel volontulo.

Teksto

Dum jaroj mi evitis laboron,
Ne sciis mi, kion fari.
Ĉagren’ nun plenigas la koron,
Mian vivon mi devas ripari.

Ĉu mi almozpetu surstrate?
Cu mi aliĝu al la armeo?
Neniam mi plu vivos glate
Krom se… mi ekhavis ideon!

Refreno:

Do volontulo de TEJO
Fariĝos mi rapide
Roterdamon
Atendas mi avide


Volontuloj de TEJO
Ja vivas en komfort’.
Por Esperanto mi laboros
Senpage ĝis la mort’.


Do, rapide, senprokraste
Mi apliku tuje, haste,
Centra oficejo – jen mi!


Jen volontulo de TEJO
Atendas vin kun ĝoj’.
Belas la vivo
– Ankoraŭ unu foj’.

Multobliĝos mia taskaro,
Sed mi ne ploros pro mia fato.
Super mi – la estraro,
Kaj supere – la komitato.

Dum la oficeja laboro
Perdiĝos mi ĉiutage
Sed mia viv’ ja estos oro
Tion mi scias malsvage.

Refreno:

Ĉar volontulo de TEJO
Fariĝos mi rapide
Roterdamon
Atendas mi avide


Volontuloj de TEJO
Ja vivas en komfort’.
Por Esperanto mi laboros
Senpage ĝis la mort’.


Do, rapide, senprokraste
Mi apliku tuje, haste,
Centra oficejo – jen mi!


Jen volontulo de TEJO
Atendas vin kun ĝoj’.
Belas la vivo
– Ankoraŭ unu foj’.

Eksteraj ligoj

volontulo_de_tejo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 01.03.2024 23:07 de robin