Muziko | Eugen HILDACH |
---|---|
Esperanta teksto | Karl VANSELOW |
Tipo | adapto |
Kun fringo-kant' kaj viol-odor'
Printempo ĉasis la vintron for.
Subite, sekrete, dum nokta silent'
Ĝi venis al ni sur flugiloj de l’ vent',
Kaj nun ĝi lumegas kun brila radi'.
Malfermu la pordojn, la korojn al ĝi.
Salut-sonoriloj
Sonu en ĥor'
Kun gloraj jubiloj
Por ĝia honor'!
Dumnokte kiel per sorĉa far'
La mondon ornamis ĉeriz-florar'.
Fariĝis dumnokte la ter' kaj ĉiel'
Miraklo surpriza, miriga fabel'.
El domo kaj domo, el koro kaj kor'
Ĉagrenojn ĉasis la rido for.
Kaj ĉie kaj ĉie
De voĉoj mil
Laŭtiĝas ebrie
Printempa jubil'.