Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_fora

Vi estas fora

MuzikoTobiasz Kubisiowski
Esperanta tekstoTobiasz Kubisiowski
Tipooriginala

La kanto aperas en la muzikalo La sorto gvidos vin kantita de 'Dan' kaj 'Julia'.

Teksto

Julia
Vi estas tiom fora,
Sed iun tagon mi kaptos vian koron.
Mi ne estos sola,
Ĉar mi vin havos, vi estos mia flor’.
Fajron sentas mi
Ĉiam kiam mi rigardas vin
En la soleca nokt’
Mi pensas nur pri ni (mi kaj vi)

Dan
Vi estas tiom fora

Dan kaj Julia
Sed iun tagon mi kaptos vian koron,

Dan
Mi ne estos sola

Dan kaj Julia
Ĉar mi vin havos, vi estos mia flor’
Nun la tuta ter’
Partoprenas en nia afer’
Nun ni estas par’
En ĉiu plia jar’

Julia
Se mi nur povus al vi paroli unu fojon
La vortojn mi ne havus

Dan
La revo ne realiĝus

Dan kaj Julia
Portu al mi la ĝojon

Dan kaj Julia
Vi ne plu estas fora
Ĉar iun tagon mi kaptis vian koron
Mi ne estas sola
Ĉar mi vin havas, vi estas mia flor’

Julia
Sen soleca nokt’
Ne plu maldormas mi
Kaj mi amas vin
Kaj vi amas min

Dan kaj Julia
Ĝis la fin’

Vi ne plu estas fora
Ĉar iun tagon mi kaptis vian koron
Mi ne estas sola
Ĉar mi vin havas, vi estas mia flor’
Sen soleca nokt’
Ne plu maldormas mi
Kaj mi amas vin
Kaj vi amas min
Ĝis la fin’
Ĝis la fin’

Eksteraj ligoj

vi_fora.txt · Lastaj ŝanĝoj: 01.03.2024 23:07 de robin