Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bibigul

Bibigul'

Muzikouzbeka popolkanto
E-tekstoK. Gusev
MIDIbibigul.mid

Teksto

Frue al uzbeka lando
Venas la sun'.
Estas ĉe la kampa rando
Bibigul', Bibigul'.
La ridema Bibigul'.

Neĝe brilas de kotono
Ĉiu angul'.
Kaj kolektas ĝio por bono
Bibigul', Bibigul'.
Gajulino Bibigul'.

Ĉe aŭror' sin ŝatas levi
ĉiu kampul'.
Ĉiuj ni fieras je vi
Bibigul'. Bibigul'.
La ridema Bibigul'.

Miaj neĝaj montoj oras
Pro sunbrul'.
Frue en la kamp' laboras
Bibigul', Bibigul'.
Gajulino Bibigul'.

bibigul.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)