Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rimini

rimini

Muzikofabricjo deandre' (Fabrizio de Andrè)

noto:
estis tempo kiam filinoj de provincaj butikistoj kaj filoj de ŝtatoficistoj opiniis ke ili estas sudamerikaj gerilanoj, profesiaj revoluciistoj kaj anoj de afrikaj liberigaj movadoj. la iluzio daŭris nur kelkajn jarojn.
rimini estas tipa marborda urbeto konata pro amasturismo.
tereza estas ina nomo kutima en italujo, eĉ tro kutima kaj iom banala.

originala titolo: Rimini

Teksto

tereza sek-okule
gapas al la maro
por ŝi, ido de piratoj,
estas kliŝa faro
tereza silentemas
ŝiaj lipoj skvamas
ŝi montras al mi amon perditan
en rimini somere
ŝi diras bruligita
far la sankta inkvizicio
eble perdita en kubo
dum la revolucio
aŭ en nov-jorka haveno
dum sorĉistin-ĉasado
aŭ eble neni-loke
sed neniu ŝin kredas

kaj kolombo ŝin vokas
el sia portoseĝo
ŝi malŝosas liajn manĉenojn
kaj refaldas la lit-tukojn
«por malĝoja reĝ' kristana» li diras
«mi eltrovis regnon
kaj li disbuĉis ĝin
sur kruco el ligno
dufoje mi eraris
dufoje pro tro-saĝo
aborti amerikon
kaj ĝin rigardi kun domaĝo
sed vi, sed vi, la homoj
sub velo-horizontoj
ne donacu promeso-landojn
al ne-plenumontoj»

nun tereza el harry’s bar
gapas al la maro
pro ŝi, ido de spicistoj,
estas kliŝa faro
ĉe la kolo pendas klingo
ŝi maljunas jam jarcenton
mi pri ŝi malmulton scias
sed verŝajne ŝi ne fias
«unufoje mi eraris» ŝi diras
«unufoje pro tro-saĝo
aborti idon de strandgardisto
kaj ĝin rigardi kun domaĝo
sed vi, sed vi, en rimini
kun glaciaĵoj kaj turistoj
neniam vi plu vetu
pri la ido de spicistoj»

rimini.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)