Muziko | Melodio de: I en Kælder sort som Kul |
---|---|
Teksto | Hornemann |
Esperanta teksto | H. E. Jensen |
En aŭtuna la abar'
inter arbotrunkoj
mi serĉante iras, ĉar
venis nun la fungoj!
Sub gajega melodi'
ilin enkorbigas mi
per tranĉil' kaj ungoj —
ho, vi belaj fungoj! —
En aŭtuna la arbar'
velkis jam la floroj,
sed la fungoj sen avar'
brilas en koloroj:
blankaj, ruĝaj, kun ĉapel'
sur bastono — jen ombrel'!
kelkaj brilas oraj —
ho, tre belkoloraj! —
Kelkaj gustas kiel pom',
estas ja bonvenaj,
sed danĝeraj al la hom'
estas la venenaj!
Necesegas la esplor'! —
grava pli ol la kolor' “, —
diris mia avo —
estas la enhavo”!